Saltu al enhavo

The Life of Our Lord

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Life of Our Lord
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1934
Ĝenro hagiografio
vdr
La Vivo de Nia Sinjoro Jesuo

The Life of Our Lord (esperante La Vivo de Nia Sinjoro Jesuo) estas libro pri la vivo de Jesuo Kristo verkita de la angla romanverkisto Charles Dickens, por siaj infanoj, inter 1846 kaj 1849, ĉirkaŭ la tempo, kiam li verkis David Copperfield. The Life of Our Lord estis eldonita en 1934, 64 jarojn post la morto de Dickens.[1]

Kristano,[2] Dickens verkis The Life of Our Lord speciale por siaj infanoj, al kiuj li laŭtlegis ĝin ĉiun Kristnaskon. Li strikte malpermesis publikigon de The Life dum sia propra vivo kaj petis al sia bofratino, Georgina Hogarth, ke ŝi certiĝu ke la familio Dickens "neniam transdonu la manuskripton, aŭ kopion de ĝi, al iu ajn por elpreni ekster la domon."[3] Lia manskribita manuskripto estis transdonita al Georgina Hogarth post la morto de Dickens en 1870.[4] Je ŝia morto en 1917, ĝi venis en la posedon de Sir Henry Fielding Dickens, la lasta postvivanta filo de Dickens.[5] La familio Dickens daŭre legis ĝin ĉiun Kristnaskon kaj, laŭ peto de la aŭtoro, prokrastis la publikigon ĝis la lasta el la infanoj de Dickens mortis.[4]

Tiel komenciĝas la libro:

Miaj karaj infanoj, mi tre deziras, ke vi sciu ion pri la historio de Jesuo Kristo. Ĉiu devus scii pri li. Neniam vivis iu ajn, kiu estis tiel bona, tiel afabla, tiel bonkora, kaj tiel plena de kompato, kiel estis li, por ĉiu kiu estas malbona aŭ iumaniere malsana aŭ malfeliĉa.[1]

En esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
 Antaŭ kelkaj jaroj la a Historio de Kristo » de G. Papini, faris grandan bruon; ĝi estis tradukata en 22 lingvojn. Sed nun nova verko aperis kaj sendube estas triumfonta en la tuta mondo, nome : « La Vivo de nia Sinjoro Jesuo », tradukita de M. C. Butler. Tiu ĉi verko meritas nian specialan atenton, tial ke ĝi estas nur eldonita anglalingve en Marto 1934a. Dickens ĝin estis verkinta por siaj infanoj, kaj certe ne havis la intencon publikigi ĝin. Ĝi do al ni donas la okazon penetri en la aŭtorspiriton, pli profunden, ol tion permesas liaj aliaj verkoj.

Ni kredas ke malgranda biografia noto pri la verkinto ne estus senutila por multaj alilandanoj. La nomo de Montagu C. Butler garantias perfektan tradukon, pro kiu ni devas gratuli lin. Dankon ankaŭ al la eldonintoj, kiuj liveris libron artan kaj luksan, kiu en ĉies biblioteko estos kaj longe restos unu el la « perloj ».

La libro estas same interesplena por katolikoj kiel por nekatolikoj. 
— Belga esperantisto n218 (apr 1935)
Citaĵo
 Jen libro certa aĉetinda, kvankam unue oni dubis, ĉu estus bone ĝin eldoni. La fama aŭtoro verkis ĝin nur por siaj infanoj, kaj ne por la publiko, tamen post tralegado oni senhezite konsentos, ke ĝi indas publikiĝon. Ne ĉar ĝi donas novan fakton pri la ĉefa figuro de la historio, aŭ eĉ novan tradukon de la dramo de lia vivo, sed ĉar la granda verkisto de sia tempo, kun granda famo kiel leganto de siaj propraj verkoj al amasoj publikaj, sentis sin devigata verki historion pri iu rabeno, nemulte konata dum liaj kelkaj jaroj da instruado, “kies vivo ŝajne finiĝis per ekzekuto kiel agitisto por konservi la pacon kaj ordon en negrava provinco de la romana imperio. iu, kiu verkas ion pri la vivo de Jesuo Kristo, konscie aŭ ne mezuras sin mem, kaj serĉas en ties vivo pravigon por la plej kara celo propra. Same Dickens ankaŭ, neniam forgesante siajn junecajn jarojn de malriĉo kaj mizero, emfazis, de la unua pago ĝis la lasta, la grandan kompaton de Jesuo al la malriĉaj, la malsanaj, kaj la mizeraj.

Cetere, li verkis la historion tute laŭ la modo de sia tempo, kaj la libro konformas al la stilo de la verko. Kun sia luksa papero, larĝaj marĝenoj, kaj ilustraĵoj liveritaj de famaj pentristoj, ĝi tre havas la aspekton de ““bona libro por Dimanĉa posttagmezo”, sed — kiel fari ĝin alia? Dickens apartenis al la Viktorina periodo, kaj la libro devas respeguli la ideojn de tiu periodo. Li skribis, ke Jesuo Kristo “estas nun en la cielo” ; kaj konsilis, ke ni memoru la vivon kaj lecionojn de Nia Sinjoro, por ke ni esperu vivi kaj morti en paco—kontraste al tio, la moderna junulo trovas per eksperimento, ke Kristo estas vivanta kondukanto kaj kunulo, majstro pri la arto de la vivado, kaj ke sekvado al li estigas multajn eksperimentojn kaj aventurojn. Tamen tio estas afero de emfazo, pli ol afero de kredo. La stilo de la verko estas simpla kaj rekta, kian oni atendas ĉe aŭtoro talenta. Estas rimarkinde ke komence Dickens „skribis en maniero libera, iom ĵurnalista, kun kelkaj eraroj, kiujn li certe estus korektinta se li mem eldonus ĝin, sed ke kiam li priskribis la krucumon, li uzis preskaŭ sole la vortojn de la Biblio. Simile, ĉe la parabolo de la malŝparema filo, li kiel artisto rekonis la arton de la plej fama kaj plej granda mallonga rakonto de la mondo, kaj simple rediris ĝin. Sed estas nenia mencio de la prediko sur la monto— ĉu tio ne estas por infanoj ? La nomo de la tradukinto certigas, ke ni havu la libron en bona Esperanto, fidele redonanta kiom eble la stilon de la verkinto. La tuta aspekto de la libro, kvankam malnovmoda, estas inda je la temo; kritikinda estas nur la aranĝo de la titolpaĝo; kontraŭ la titolo “La Vivo de Nia Sinjoro Jesuo” estas— portreto de Charles Dickens! Tamen tio estas laŭ la angla originalo.

Atenta tralegado trovigis nur du negravajn preserarojn. 
— A. R. F. La Brita Esperantisto - Numero 354, Oktobro (1934)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Dickens, Charles. (1981) The Life of Our Lord: Written for His Children During the Years 1846 to 1849. Westminster John Knox Press. ISBN 0-664-25680-5.
  2. Walder, Denis. (1981) Dickens and Religion. Londono: Allen.
  3. Dickens, Charles; & Paroissian, David (Editor). (1985) Selected Letters of Charles Dickens. Londono: Macmillan.
  4. 4,0 4,1 Ackroyd, Peter. (1990) Dickens. Londono: Sinclair-Stevenson.
  5. "The Press: $5-a-Word Dickens", Time Magazine, februaro 19, 1934.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Life of Our Lord en la angla Vikipedio.